2 minute read

Tempo Sigelita

Next Article
Facilaj rakontoj

Facilaj rakontoj

TEMPO SIGELITA

Bruce Lee, Wang Yu kaj Cüneyt Arkın

Advertisement

"Li estis vera batalanto, sed Bruce Lee profunde estis tre serioza persono, armita per miljara filozofio. Li estis ia antikva spirito, kiu mallonge vizitis nin. ” Linda Lee, lia edzino

“Mi ne kredas je persono kontraŭ persono stilo de batalado. Mi volas diri, ke ne ekzistas ĉina stilo, japana stilo aŭ iu alia stilo. Se iuj havus 3 brakojn aŭ aliah havis 4 krurojn ktp, tiam ekzistus malsamaj stiloj de batalado. Sed ni ĉiuj havas nur 2 manojn kaj 2 piedojn. Tio, kion vi nomas stilo, estas io, kio disigas homojn. Ĉiu havas sian propran instruon kaj se vi akceptas instruon kiel la nura vero, vi ne plu povas ŝanĝiĝi. Sed se vi ne havas certan stilon kaj vi volas plene esprimi vin kiel ordinara homo, vi ne bezonas stilon. Ĉar stilo fakte estas limigo, stagnado. La celo de luktosportoj estas konstante kreski kaj disvolviĝi. "

Bruce Lee

Miaj gepatroj havis florbutikon. Somere, kiam la lernejoj fermiĝis, mi laboris tie kiel metillernanto, kolektis trinkmonon, lernis kiel fari bukedojn kaj girlandojn. Estis la 70aj jaroj en Istanbulo. Iun tagon en 1978, mi trancis pecojn el ambaŭ de la du piedoj de iu girlando kaj kunigis ilin per najloj kaj ĉeno, kiujn mi aĉetis de la najbara vendejo, kaj faris “Nunĉaku”n, la tradician japanan armilon. Kial? Ĉar sole, ke Bruce Lee uzis ĝin. Bruce Lee, en sia flava sportkostumo kun nigraj strioj... Bruce Lee, en helblua, tradicia ĉina robo... Bruce Lee, kiu detruis Chuck Norris en la ruinoj de la Koloseo... Bruce Lee, kies batalsonojn, kiuj ŝajnis al blekoj de koko, mi kutimis imiti... Rapideco, forto, pugnobato, flugado, estetiko... Bruce Lee, kiu igis min ami luktosportojn... Malgraŭ sia mallonga staturo, Bruce Lee, tiu ekstravaganca homo, kiu pacience kaj konscie formis muskolojn en sia abdomeno, brakoj kaj ŝultroj... Tiam Kungfuo ne estis populara en Turkio. Pli konataj estis Karateo Ĵudo kaj Tekvondo. Kaj filmoj de tiu speco estis ofte nomitaj KarateoFilmoj. Jen kiel mi komencis lerni Ŝotokan KarateoDo, kiu estas unu el la luktoartoj de la fororienta azia regiono. Mi amis kaj interesiĝis pri tiu sporto pro la filmoj kaj la insisto de la forpasinta amiko de mia patro, kiu nomiĝis Sensei Halil Ödemiş. Mi praktikis ĝin dum mallonga tempo inter la jaroj 1977 kaj 1979, sed mi ankoraŭ klare memoras la movojn kaj pozojn. La knabo, kiu tiam estis 12, nun estas 56. Li portas Karateon en sia koro ne nur kiel batalarto kaj sporto, sed ankaŭ kiel sporto de filozofio kaj arto, kiu faras la volon forta same al ŝtalo, donas feliĉon kaj igas nin senti nin sekuraj. Post jaroj, kiam mi praktikis Piedbatobokson, mi ankoraŭ sentis la saman disciplinan spiriton ene de mi. Antaŭ Bruce Lee ni konis Jimmy Wang Yun. La “Unumana Heroo”! Ĉi tiu estis serio de filmoj. Ambaŭ aktoroj estis ĉinoj kaj kvankam ne naskiĝis en Honkongo, ili kreskis tie. Tiam ni ne konis aktorojn kiel Jackie Chan, Steven Seagal ktp. Kvankam Wang Yu hodiaŭ estas forgesita kaj ombrita de la famo de Bruce Lee, li estis bona batalanto kaj aktoro en la filmindustrio. Kiam ni rigardas al la biografio de li (lia vera nomo estis: Wang Zheng Quan), ni komprenas, ke li havis kelkajn dubindajn rilatojn kaj konfliktojn kun la mafio, kaj ke li sekvis agreseman sintenon en sia geedzeca vivo. Turbula, aktiva vivo. >>28

verkis kaj sendis Konuralp Sunal el Turkio

This article is from: