Ĉi tiu libro estas por komencantaj gelernantoj en Baza Kurso kun instruisto. La instruisto devas paroli nur en E-o, ne en la nacia lingvo. Por tio li devas salti, kanti, krii, gesti, se estos necesaj tiaj rimedoj. La instruisto devas paroli en la normala rapideco aŭ eĉ pli rapide ol la normala parolado. La instruisto devas diri frazojn por ke la gelernantoj ripetu, poste li ripetu kaj la studentoj ripetu denove. Tiam la instruisto rediros la frazojn ŝanĝante unu vorton (inter parentezoj – aŭ aliaj). Tio povas inkluzivi demandojn kaj respondojn..