PROfundA Esperanto por Spertiga Kurso
Azuil Vasconcellos
PROfundA Esperanto por Spertiga Kurso
São Paulo – 2016
Copyright © 2016 by Editora Baraúna SE Kopirajto © 2016 de Eldonejo Baraúna SE Capa / Kovrilo
João Paulo Nunes
Diagramação / Kompostado
Jacilene Moraes
Revisão / Revizio
Célio F. Martins
CIP-BRASIL. CATALOGAÇÃO-NA-FONTE SINDICATO NACIONAL DOS EDITORES DE LIVROS, RJ ________________________________________________________________ V446p Vasconcellos, Azuil Profunda esperanto: por spertiga kurso / Azuil Vasconcellos. - 1. ed. - São Paulo: Baraúna, 2015. Texto em esperanto ISBN 978-85-437-0461-6 1. Esperanto. 2. Linguagens e línguas - Estudo e ensino. I. Título. 15-26210 CDD: 372 CDU: 373 ________________________________________________________________
08/09/2015
08/09/2015
Impresso no Brasil / Presita en Brazilo Printed in Brazil DIREITOS CEDIDOS PARA ESTA EDIÇÃO À EDITORA BARAÚNA www.EditoraBarauna.com.br Rua da Quitanda, 139 – 3º andar CEP 01012-010 – Centro – São Paulo – SP Tel.: 11 3167.4261 www.EditoraBarauna.com.br
Enhavo
Prezento.............................................................................. 7 1. Kio Estas Esperanto....................................................... 9 2. Historio de Esperanto................................................... 15 3. Origino de Esperanto................................................... 23 4. Kiu Estas Esperantisto................................................. 29 5. Ŝanĝoj en Esperanto..................................................... 35 6. Esenco de l’ Ideo de Lingvo Internacia........................ 39 7. Detaloj Gramatikaj per Leteroj de Zamenhof.............. 45 8. Detaloj Gramatikaj Eksplikitaj de Zamenhof.............. 51 9. Cirkulero al Ĉiuj Esperantistoj..................................... 57 10. Francio, 1905 Diskurso de Zamenhof – 1ª U.K................................ 61 11. Svisio, 1906 Diskurso de Zamenhof – 2ª U.K................................ 67 12. Britio, 1907 Diskurso de Zamenhof – 3ª U.K................................ 71 13. Germanio, 1908 Diskurso de Zamenhof – 4ª U.K................................ 75 14. Hispanio, 1909 Diskurso de Zamenhof – 5ª U.K................................ 79 15. Usono, 1910 Diskurso de Zamenhof – 6ª U.K................................ 83 16. Belgio, 1911 Diskurso de Zamenhof – 7ª U.K................................ 87
17. Polio/Aŭstrio, 1912 Diskurso de Zamenhof – 8ª U.K................................ 91 18. Originalaj Poeziaĵoj de Zamenhof............................. 95 19. UNESKO kaj Esperanto............................................ 99 20. Historio de Esperanto en Brazilo............................. 103 21. Spiritismo kaj Esperanto en Brazilo........................ 107 22. La Biblio...................................................................111 23. Korano kaj Islamismo...............................................119 24. Konsulejo kaj Ambasadorejo................................... 121 25. Historio de la Olimpikoj kaj Pokalo........................ 125 26. Historio de la Interreto............................................. 129 27. Matematiko.............................................................. 133 28. Biologio................................................................... 137 29. Fiziko kaj Ĥemio...................................................... 139 30. Deklaracio Universala de la Homaj Rajtoj.............. 141 31. Personoj kun Handikapo.......................................... 151 32. La Holokaŭsto Kontraŭ la Judoj.............................. 155 33. La 11ª de Septembro................................................ 159 34. Malsato en la Mondo............................................... 163 LA ESPERO.................................................................. 165 PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO.................... 167 Bibliografio.................................................................... 169 Retejo-Kolekto............................................................... 171 Aŭda-Vida Kolekto........................................................ 173 Miaj Gekolegoj el Ĉi Tiu Kurso:................................... 175
PROFUNDA ESPERANTO – Azuil Vasconcellos 7
Prezento Tiu ĉi verko ne estas libro por nura legado. Ĝi estas lernolibro por kurso. Do ne sufiĉas uzi ĝin por legi. La libro estas por trejnado de fluo en la lingvo. Ne gravas se la studentoj ne konas ĉiujn vortojn aŭ ne tute komprenos ĉiun frazon de la tekstoj. Tial uzu la instruisto ĝin tiel: kun la libroj de la gelernantoj fermitaj, legu frazojn aŭ partojn kaj la gelernantoj ripetu. Faru tion tra la tuta teksto. Poste tralegu la tekston por la aŭdado de la gestudentoj. Trie la geinstruatoj malfermu la librojn kaj relegu kune kun la instruisto. Fine la instruisto demandu pri la temo por respondoj de la gelernantoj. Troviĝas sugestoj post la legaĵoj. Profitu por klarigi pri gramatiko. Estas po unu temo por ĉiu leciono. La libro estas por Spertiga Kurso (Progresinta, Supera), ekzistas du pliaj libroj por la kompleta kurso. La kolekto estas de tri: KOMENCA ESPERANTO: por baza kurso PROGRESIGA ESPERANTO: por meza kurso PROFUNDA ESPERANTO: por spertiga kurso Ĉiu libro estas por kurso de 1 jaro, po 1 fojo por semajno, kun 1 horo kaj duono – aŭ 5 monatoj, po 2 fojoj
8 PROFUNDA ESPERANTO – Azuil Vasconcellos
por semajno kun 1 horo kaj duono. Atentu, geinstruistoj: La kursestroj povas havi al si pretan programon por la kurso de ĉi tiu libro. Petu senpage per la ret-adreso <pruvo-modelo@yahoo.com.br>. La gelernantoj povas peti ekzempleron de tiu ĉi libro pere de la ret-paĝo <http://www.editorabarauna.com.br>.
PROFUNDA ESPERANTO – Azuil Vasconcellos 9
Temo 1 Kio Estas Esperanto Esperanto estas idiomo, ĝi estas artefarita lingvo, kreita lingvo. Esperanto ne disvolviĝis kun iu popolo, tial ĝi ne esprimas specifan kulturon de iu lando. Tiu lingvo estas konstruita kun la intenco de, ke oni havu ian lingvon internacian, kiu ne perfortu la valorojn kulturajn, politikajn, religiajn el ĉia lando. Ĝis nun ĉiuj idiomoj uzitaj kiel lingvoj internaciaj, tiel estis uzitaj, ĉar la landoj el kie ili venis ekregis la aliajn landojn. Do la lingvo de tiu nacio (nacia lingvo) fariĝis internacia lingvo. Sekve, Esperanto intencas esti la lingvo internacia, universala, ne postulante gustojn, kutimojn, kulturajn trakojn, politikan superregadon, kaj, ankoraŭ, ĝi volas estigi la bonan rilaton inter la popoloj kun paco kaj harmonio. Esperanto estas la Lingvo de la Frateco.
EL KIE VENAS ESPERANTO La Internacia Lingvo, nomata Esperanto, estis kreita de pola judo: Lazaro Ludoviko Zamenhof (Ludwik Lejzer Zamenhof). De kiam li estis infano, li estis malkontenta kun la terura batalo, kiun li vidis en sia urbo, Bjalistoko (Białystok), inter la personoj el kulturoj kaj lingvoj malsamaj, kiuj vivadis en la sama lando, Polio.
10 PROFUNDA ESPERANTO – Azuil Vasconcellos
Li konkludis, ke se la personoj parolus la saman lingvon, ili kunprofitus de la samajn spertojn kaj respektus unu la alian, ekzistus pli da interkomprenado kaj frateco. Zamenhof konstruis sian lingvon ankoraŭ dum la adolesko kaj prezentis ĝin al la geamikoj per la nomo Lingwe Uniwersala. Tuj poste, li eliris de Bjalistoko kaj iris al Moskvo, en Rusio, por studi Medicinon. Lia patro, ne kredante pri la projekto de la nova lingvo, bruligis la paperojn. Reveninte de Rusio, Zamenhof rekomencis sian laboron kaj perfektigis ĝin. En 1887, Zamenhof publikigis la lingvon per la nomo Lingvo Internacia en libro kun 16 reguloj, alfabeto, tekstoj kaj vortareto, kaj la klarigado en rusa lingvo, tiu lingvo estis ankaŭ parolata en lia lando. En la sama jaro, la libro ankaŭ estis publikigita en la pola, franca kaj germana. Tuj poste la lingvo eknomiĝis Esperanto, ĉar ĝia kreinto jam estis konata kiel D-ro Esperanto (“tiu, kiu esperas”).
POR KIO TAŬGAS ESPERANTO Kiel ĉia lingvo internacia, Esperanto taŭgas por la komunikado inter personoj de malsamaj lingvoj, kun la malsameco, ke per Esperanto ne troviĝas lando, kiu imponas aŭ volas regi politike, ekonomie kaj kulture. Per Esperanto oni povas vojaĝi al ĉia loko en la mondo kaj interkomunikiĝi kun personoj de lingvoj diferencaj. Oni povas ankaŭ iri al ĉia lando en la mondo kaj esti akceptata de aliaj esperantistoj. Kiam Esperanto estos oficialigita kiel lingvo internacia, ĝi estos uzata en rilatoj internaciaj inter
PROFUNDA ESPERANTO – Azuil Vasconcellos 11
politikistoj, en dissendado de konkuradoj olimpiaj kaj de Pokalo (futbala internacia konkurado), en tradukado de sciencaj libroj kaj romanoj famaj, en la produktado de filmoj de Kino (aŭ en la tradukado de paroladoj kaj subskribaĵoj), en poŝto, en interreto, ktp. Esperanto ankaŭ estas utila por disvastigi la senton de frateco kaj paco inter la popoloj, ĉar ĝi posedas ian ideologion praktikatan en movado sin dediĉanta por tio.
KIEL ESTAS DISVASTIGATA ESPERANTO Esperanto ne estas parolata en la ĉiutago de iu loko, ĉar ĝi ne elvolviĝis kune kun iu popolo. Tial ĝi estas subtenata per rekontiĝoj kaj kongresoj plenumataj de asocioj, ligoj kaj societoj. Ankaŭ oni tenas la fluon en la lingvo legante librojn verkitajn aŭ tradukitajn en Esperanton, tiel kiel per ĵurnaloj kaj gazetoj. Troviĝas publikigaĵoj en aŭdio kaj video parolataj kaj kantataj en la Internacia Lingvo, kiuj estas produktataj je nombro pli kaj pli alta. Pro la ekapero de interreto, estiĝis alia granda oportuna kazo: la virtualaj kluboj de konversacio kaj la retejaj iloj de babilaĵo esperantistaj. La Universala Esperanto-Asocio, en Nederlando, estas aŭtoritato maksimuma en organizo de Esperanto kaj subtenas ĉiujn tiujn agojn. Subtenas per orientado.
12 PROFUNDA ESPERANTO – Azuil Vasconcellos
ALIAJ IDEOLOGIOJ UZAS ESPERANTON Esperanto estas neŭtrala, sed ĝi estas por la uzado de ĉiuj. Tial pluraj grupoj defendantaj aliajn celojn ankaŭ uzas Esperanton kaj eĉ faras asociojn, ĉirkaŭ la mondo, kiuj kunigas siajn agojn kun Esperanto. Tio helpas diskonigi la Internacian Lingvon per ties agoj kaj diskonigi tiajn agojn per la Interancia Lingvo. En Nederlando estas Biciklista Esperantista Movado Internacia. En Germanio ekzistas Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. En Svedio troviĝas la Rondo Kato – Esperantista Kat-Amikaro. En Italio staras Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. En Nederlando, por evangeliistoj, Kristana Esperantista Ligo Internacia. En Brazilo, Spiritisma Eldona Societo Lorenz. En Bulgario, Muzika Esperanto-Ligo. En Ĉilio, Skolta EsperantoLigo. Ekzistas ligoj internaciaj de ekologiistoj, nudistoj, kuracistoj, artistoj, rok-amantoj, motorbiciklistoj, k.a.
Konversacio: 1. Parolu pri la nasko de E-o, dato, verkinto, origina lando, ktp. 2. Kiel vi ekkonis Esperanton? 3. De kiam vi studas Esperanton? 4. Kio estas plej bona en Esperanto? 5. Ĉu vi partoprenas en la movado iumaniere?
PROFUNDA ESPERANTO – Azuil Vasconcellos 13
Gramatikaĵo: 1. Diskutu la uzon de teni, subteni, elteni, deteni, sindeteni. (§§ 11 k 12) 2. Subliniu la participojn en la tuta teksto.
PROFUNDA ESPERANTO – Azuil Vasconcellos 15
Temo 2 Historio de Esperanto Polio naskiĝis el slavaj triboj en la jaro 966 (jarcento X) kaj en la jarcento XVI ĝi estis granda potenco eŭropa. Sed en 1772 ĝi pasis por politikaj bataloj kaj estis dispartita inter Rusio, Aŭstrio kaj Prusio. La lando malaperis dum 123 jaroj. En 1807 Napoleono Bonaparto invadis la teritorion kaj restarigis la Ŝtaton, aperis la duklando Varsovio. Tamen en 1814, la Kongreso de Vieno ree disdividis la landon: la orienta parto restis sub la regado rusa, kiu trudis kruelan kaj diskriminacian reĝimon al la pola popolo. En la mezo de la jarcento XIX, Polujo ankoraŭ apartenis al moskva imperio, kie oni paroladis ĉirkaŭ 200 lingvojn. Nur en Bjalistoko oni paroladis kvar: rusan, germanan, polan kaj jidan. Ili reprezentis kvar naciojn tre diferencajn, kun religioj kaj celoj tre malsamaj en la sama urbo. En 1858, ĉe tiu kultura diverseco, la instruisto de lingvoj modernaj, Marko Zamenhof edziĝis, je 21 jaroj, kun Rozalia Sofer, je 18, kaj ili iris loĝi ĉe la Ulica Zielona, 6 (Strato Verda, 6) - Bjalistoko, en Pollando. En la jaro 1919 ĝi eknomiĝis Strato Zamenhof. En la 15ª de Decembro 1859 naskiĝis Lazaro Ludoviko Zamenhof (Ludwik Lejzer Zamenhof), la unuenaskito de Marko Zamenhof kaj Rozalia Sofer, kaj tiam la kreonto de la Lingvo Internacia, Esperanto.