3 minute read

Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo

Next Article
Facilaj rakontoj

Facilaj rakontoj

Hektoro la Helenoj estis pli kaj pli atakemaj, do fortaj bataloj estis tre oftaj kaj preskaŭ ĉiam, inter la protagonistoj, estis Aĥilo.

Estas malnova proverbo kiu diras, ke kiam la homoj faras planojn, la dioj ridas!

Advertisement

Do, venis unu ankoraŭ fatala momento, en kiu, sago de Pariso (Πάρις) trafis je la ĝusta punkto la nevenkeblan de proksime grandan heroon. La enorma korpo de Aĥilo falis senviva kaj ankoraŭfoje ŝajnis, ke la mondo perdis sian ekvilibron. Nigra funebro falis sur la helenan flankon kaj senbrida ĝojo eksplodis en Trojo. Ĉio tio ĉi estas konata kaj nur tio, kio okazis en la koro de la malfeliĉa Poliksena estas nekonata.

Pasis tempo, la milito daŭris ankoraŭ kaj ankoraŭ, tamen iam ĝi finiĝis. Trojo falis, ĝi estis detruita, forbruligita, neniigita! Nur malmultaj homoj sukcesis forsavi sin kurinte sur la monton. La reĝa palaco estis konkerita, forrabita, bruligita, la viroj de la reĝa familio estis mortigitaj kaj la virinoj estis kaptitaj kaj disdonitaj, kiel servistinoj kaj konkubinoj, al la ĉefaj armeestroj.

Inter tiuj estis la plej nova kaj plej juna armeestro, la estro de la Mirmidonoj, Neoptolemo (Νεοπτόλεμος), la filo de Aĥilo, kiu post ties morto venis kaj prenis lian lokon. Kaj tiu Neoptolemo, same bona kaj temerara militisto, estis multe pli sovaĝa, pli violenta, pli senindulga ol lia patro. Do, kiam la armeestroj kunvenis por decidi pri la disdonado de la sklavinoj, Neoptolemo postulis, ke oni donu ankaŭ al lia mortinta patro la sklavinon kiun li rajtas ricevi. Tia postulo kaŭzis ĝenon al la pli multaj estroj, sed Neoptolemo estis nekonvinkebla. Ĉiuj Mirmidonoj sciis kiun sklavinon rajtas ricevi Aĥilo, oni serĉis inter la kaptitinoj, oni trovis Poliksenan, oni kondukis ŝin al Neoptolemo, ĉe la tumulo de Aĥilo. Ŝi ne kontaŭstaris, ne kriis, ne ploris, nur, la lastan momenton, petis ke oni ne tuŝu ŝin; memvole ŝi kliniĝis super la tombo, por akcepti la mortigan baton de la ponardo. Ŝi falis kvazaŭ delikata, freŝa branĉeto kaj kelkaj diris, ke multaj viroj, krudaj kaj sentimaj militistoj, ne povis kaŝi siajn larmojn. Pli poste, ĉeestantoj en la ekzekuto diradis, ke ŝajnis, kvazaŭ ŝi volonte marŝas al la altaro!

Trista, tamen bela amhistorio, kiu, krom ĉio alia, pruvas ke la amo ekĝermas en ĉia grundo, ĝi elkreskigas ĉiam same belajn florojn, sendepende ĉu ĝia semo estis ĵetita sur grundon fekundan, aŭ sterilan!

GEMOJ EL LA HELENA MITOLOGIA KAJ HISTORIATREZORO

verkis Spiros Sarafian el Grekio (elekto, aranĝo de bildoj, de Kostas Kiriakos)

Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo el retejo OLE

Nicolino Rossi (1939 – )

M

i prezentas hodiaŭ al vi elstaran artiston de vortoj, la italon Nicolino Rossi. Unue legu laŭte jenajn versojn el lia poemo Elegie:

Ventoblov’: branĉomov’ dancema Ventozum’: ora lum’ ekstrema volvas jen valon en orfluo, por la vid’ gaja rid’ kaj ĝuo. El tra nub’ , el tra rub’

ĉiela ridas nun brila sun’ kaj bela, pentras ĝi per radi’ la valon. Gaja hen’: vokas jen ĉevalon.

La versoj priskribas idilian somertagon en la itala kamparo. Per klaraj sinsekvaj bildoj la poeto kreas tutecan efikon de vidado, moviĝo, aŭdado en sonoraj silaboj de ritmo kaj rimoj.

La lingvo mem atestas lian utiligon de la artismaj rimedoj de Esperanto: kunmetitajn substantivojn (ventoblov’ , branĉomov’), varieblecon de adjektiva pozicio (ora lum’ ekstrema, brila sun’ kaj bela), inverseblecon de la subjekto (ridas nun brila sun’), uzon de tujsinsekvaj prepozicioj (el tra nub’ , el tra rub’). Tiaj rimedoj kaj multaj pliaj estas aparte utilaj, kiam multaj signifoj estas esprimitaj per malmultaj vortoj kiel estas en la supra ekzemplo. Vorta artisto kiel Nicolino Rossi plene scias utiligi la eksterordinaran flekseblecon de Esperanto en kombino kun striktaj postuloj de ritmo kaj rimoj.

Nicolino Rossi naskiĝis en 1939 en la urbeto

This article is from: