2 minute read
Facilaj rakontoj
Facilaj Rakontoj
El la libro „Dějiny budou od úterý“
Advertisement
(La historio komenciĝos de mardo) – Pavel Landa, traduko J.Drahotová
Alternativo
En sufiĉe bela somero en la jaro 2002, dum nia lando suferis por egaj inundoj, mi aŭdis kelkajn memsavigajn anekdotojn, kiuj ĉiam niaj homoj abunde kreas dum tempoj de katastrofoj. Ĉi tie vi legu la puran „judan“:
Eta David demandas: „Avĉjo, kio estas alternativo?“ „Nu, imagu al vi, ke vi aĉetos kokinon. Ĉiutage ŝi donos al vi ovon. Kompreneble vi aĉetos duan. Kaj vi ekhavos ĉiutage du ovojn. Vi aĉetos dek kokinojn kaj ili donos al vi ĉiutage dek ovojn. “ „Do bone. Sed kio estas alternativo?“ „Vi lernas, vi akiros superrigadon en ovonegoco. Do, vi aĉetos cent, ducent, kvarcent kokinojn kaj vi ekhavos ĉiutage kvarcent ovojn. “ „Avĉjo, sed kio estas alternativo?“ „Vi prosperas, vi kreos farmon kokinan kun mil kokinoj. Poste duan, trian, kvaran, vi havos dek du homojn da personaro kaj ĉiutage kvarmil ovojn. Ĉu vi povas tion imagi? Sed poste venos inundo kaj post dek kvin minutoj ĝi ĉion forprenos. “ „Terure! Sed avĉjo, ne ĉagreniĝu, kio estas alternativo?“ „Anasoj. “
Inklino al ludo kun infanfervojo
Laŭ hipotezo de mia amiko Mirek Jenšík la kreo de nia respubliko okazis jene:
La 28a usona prezidento Thomas Woodrow Wilson ŝatis, do amis ludilon infanfervojon. En Blanka domo li ekipis specialan ĉambron apud fama „Oval Office“ , kiu pli poste estis konvenega por petoli kun staĝantinoj. Sed en la tempo de Wilson estis tie tute nenio krom vasta relaro sur la planko kun aro de komutiloj, semaforoj, haltejoj kun turniloj, kvar tuneloj, du pontoj kaj kelkaj seneliraj reloj. En tiun ĉi ĉambron, antaŭ la publiko severe gardanta, la prezidento eniradis ludi ĉiam, kiam li estis laca (plena de ĉio ĝis la kolo, kiel diras ĉeĥoj), do okazo ofta por homo sur tiel alta posteno.
sendis Jindřiška Drahotová, el Ĉeĥio
Pri tio sciis (kiel ĉiam pri ĉio) la bone informita profesoro Masaryk. Kaj kiam li sukcesis finfine akiri inviton al privata vizito, Masaryk lotmetis sur fervojan karton. „Estimata sinjoro prezidento, “ diris Masaryk, sidetante en luksa seĝo, „mi venas kun ĝentila peto. Mia kolego, doktoro Beneš, eble vi memoros lin, kun iomete malglata angla, sed alie deca homo, havas en la kapo ideon – Ĉeĥoslovakan respublikon. Pri io alia li ne volas konversacii. Ni devas fari por li respublikon, alie li estus nervoza, malserena. Do, mi venis vin peti, ke vi per via vorto helpu. Ni sendus al vi iajn dokumentojn kaj viaj sinjoroj kontrolos ilin. Koncize: Sinjoro prezidento Wilson, helpu al ni krei respublikon, je tio ni donos al vi en Prago la ĉefan stacidomon!“
Amiko Jenšík asertas, ke eble tiel ekestis Ĉeĥoslovakio.
Rakonto pri Nenio
Mi renkontiĝis hieraŭ vespere sur la ponto kun Nenio. Ĝi iris sola, ŝajne promeni. „Pardonu, “ mi diras, „ĉu mi povas akompani vin iomete?“ „Kial ne, “ ĝi diris kaj belete ekridetis. „Ĉu mi ne ĝenus vin, “ mi daŭrigis la paroladon, „se mi enketus vin per kelkaj demandoj? Mi ja volas pri vi verki artikolon. “ „Artikolon?“ subite ĝi aspektis lacega. „Denove pri
mi?“
Kaj kun longa oscedo ĝi disigis sin en sia esenco.