3 minute read
La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj (5
– river’ en Rusio. 18 – Centra part’ – nom’ de dio en la Korano – rilataj al ŝatata kunulo. 19 – Rapidpaŝe moviĝi – kaŭzos impreson sentigantan la bezonon grati sin – ukraina havenurb’ . 20 – Nom’ de Jesuo – daŭra son’ – instrument’ . 21 – Donas havaĵon al novedzino –respubliko sur la Araba duoninsulo. 22 – Loĝant’ de Japanio – disĵeti grajnojn sur kampon. 23 – Nomo de numeralo – numeralo. 24 – Birdo kun ronda vostplumaro. 25 – Tute samaj. 26 – Kemia simbolo de stano.
Fonto: Semajno de Enigmoj #7
Advertisement
http://www.semajnodeenigmoj.com
(La solvo troviĝas en paĝo 31)
La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj de Vytautas Petkevičius tradukis kaj sendis Antanas Vaitkevičius el Litovio
5. Mi estas nur ordinara pizeto
Tempestulo Strobilo daŭre tenis Glanon alkroĉitan al brika muro kaj antaŭ ĉiu matenmanĝo batis lin, per tio pligrandigante la filan apetiton.
De plenaĝuloj ne postrestis ankaŭ Strobilido. Amuziĝante li ĵetadis al la mizera senliberulo manĝorestaĵojn kaj pomronĝaĵojn, pafis al li per fruktkernoj el kompoto kaj eĉ kraĉis, se forestis aliaj submanaj iloj.
Ne kompatis Glanon ankaŭ servistoj. Trovinte bonŝancon, ili ne pli malbone ol la sinjoroj verŝis sian koleron sur la katenigita senliberulo kaj adresis lin per la plej obscenaj vortoj. Dum kelkaj tagoj per la malbona volo de Strobilo Glano iĝis kvazaŭ rubujo, en kiun ĉiuj palacanoj ĵetadis ĉion, kio al ili mem aspektis malbela kaj malagrabla.
Glano trasuferadis ĉiujn humiligojn kaj afliktojn, sed ĉiuminute li ne perdadis la esperon fuĝi. Apenaŭ ĉiuj palacanoj ekdormadis kaj la gardistoj subtenante sin sur lancoj ankaŭ dormetadis, li senprokraste ekgrapadis siajn katenojn en akran ŝtonon. Sed ĉio vanis. La gardistarestro Eglanterio observis tion kaj ordonis ŝanĝi la malnovajn katenojn per novaj kaj ordonis al la gardistojeglanteriidoj de sia taĉmento rememorigi Glanon: Ĉitie ĉiuj vivas kaj mortas nur laŭ la bonvolo de sinjoro Strobilo.
La eglanteriidoj promenadis antaŭen kaj malantaŭen kun akraj lancoj surŝultre kaj ĉiutage kelkfoje rememorigis Glanon, laŭ kies volo li devas sperti tiajn suferojn. Tamen Glano tutegale ne pensis pri kapitulacio: li ekprovis elmovigi la muran ringon. Sed tion ankaŭ rimarkis Eglanterio. Li ordonis alkroĉi Glanon al nova ringo.
Unufoje, kiam Glano enpensiĝinte kreadis novajn fuĝplanojn, io kriante elflugis tra la fenestro, kelkfoje renversiĝis transkape kaj bumfalis ĉe liaj piedoj. Kliniĝinte Glano en mallumo ekvidis malgrandan rondan vivestaĵon kun hirtiĝinta flaveta hartufeto. Apenaŭ aŭdeble li ĝemadis kaj petkriis pro patrina helpo.
Ne perdante tempon, la filo de Kverko kaptis folion de Konvolvulo kaj skufaligis la plej grandan rosguton sur la kapon de la falinto.
Reviviginte lin, li demandis: Kio vi estas? Pizo. Kaj kial vi saltadas tra la fenestro, se vi povas trairi la pordon sen iaj frapiĝoj. Akvokreso min elĵetis. Kion vi faras en ĉi abomena palaco? Min kaptis eglanteriidoj, kiam mi laboris en la kampo kaj pelis min por amuzigi tiun malpuran fanfaronantan Akvokreson. Kaj batante min, ili timigas lin, plendis Glano. Ili ĉiam tiel kondutas. Por mi tiu maltaŭgulo brakojn kaj gambojn elturnadis, enfosadis en teron, en klakiloj klakadis, kvazaŭ mi estus ne viva estaĵo, sed ia ludilo. Bonaj infanoj eĉ kun ludiloj tiel ne kondutas. Kaj kio estas vi? Mi estas Glano Kverko, fama verkisto kaj doktoro de verkadsciencoj. Kaj mi estas nur ordinara Pizeto, peze ekspiris li kaj mallevigis sian kapon. – Mia patro en la vilaĝo estas nomata Rapidulo. Do, eble vi estas sportisto? Ne, nur kiam malfeliĉo minacas.
Al Glano plaĉis la sincereco de Pizeto kaj li proponis: Se vi volas, mi titolos vin kurĉampiono. Mi ne bezonas tion. Sed kia mirinda estas via ĉapo! Nu, la ĉapo por mi estas bezonata, ke miaj belegaj pensoj rapide ne malvarmiĝu, fanfaronis Glano. Ho! – miris Pizo kaj reekspiris. – Verŝajne vi estas tre prudenta. Kompreneble, sed eĉ pli mi estas forgesema, eĉ nepalpebruminte blagis Glano. – Tamen nune ĉitio ne gravas. Vi, virĉjo, ŝajnas esti nekatenigita? Ne, nenia ligilo sin tenas sur mi.