2 minute read

Hobojisto en Istanbulo

NOVAJ VORTOJ

bubo: knabo malbona kaj senrespekta. diskriminacio: maljusta traktado de difinita homo aŭ homgrupo, tiel ke oni traktas ilin malpli bone ol aliajn homojn. eldoni: produkti kaj publikigi verkon. erao: tempoperiodo. geografio: scienco pri nia Tero, pri ĝia aspekto kaj pri ĝiaj regionoj kaj landoj. kvieta: tute trankvila, paca, ne montranta fortajn emociojn. lazura: helblua koloro de la ĉielo aŭ maro. legendo: rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj. proksimume: ne tute ĝuste, sed nur proksime al la ĝusta; ne precize, plimalpli, ĉirkaŭ. silabo: parto de vorto, ekzemple la vorto “saluton” havas tri silabojn: saluton. sonĝo: bildoj kaj ideoj, kiujn oni vidas aŭ spertas dum la dormo. sopiri: forte redeziri ion perditan; suferi kaj malĝoji pro iu forta deziro. surprizo: miriga kaj neatendita okazaĵo. talenta: kun apartaj, rimarkindaj kapabloj verso: unu linio de poeziaĵo.

Advertisement

Publikigita laŭ propono kaj permeso de Anna Löwenstein

Fonto: https://uea.facila.org/artikoloj/

lega%C4%B5oj/lasi%C4%9Do/

Hobojisto en Istanbulo

Mi faris miajn muzikajn studojn ĉe CNSM (Konservatorio Nacia Supera Muziko) en Parizo. Je 21 jaroj, kun mia hoboja premio, mi estis tie kaj devis pripensi mian estontecon. Kion fari? Nature kariero kiel muzikisto. Sed kiel? Kiel hobojisto ne ekzistas multe da alternativo. Aŭ instruante aŭ ludante en orkestro. Krome mi revis vojaĝi, sed ne kiel turisto sed loĝi en la lando kaj esti en kontakto kun la loka loĝantaro. Kiam la greka dirigento Dimitri Ĥorafas, kiu loĝis en Parizo, organizis varban konkurson por posteno de ĉefa hobojo por la Tesalonika Ŝtata Orkestro, mi prezentis min kaj havis la ŝancon gajni ĉi tiun konkurson. Do jen mi, 21jara, survoje al Grekujo, kun miaj muzikaj instrumentoj kaj miaj partituroj. Mia unua impreso, kiam mi surteriĝis en Tesaloniko, estis la suno, kiu tre mankis en Parizo. La lumo kaj ankaŭ la varmego! Estis somero 1971 kaj tiu jaro estis tre varme en Makedonio.

Sed feliĉe, ankaŭ tre amika estis la akcepto, kiu igis min la grekaj muzikistoj, miaj novaj kolegoj. Mi estis la plej juna muzikisto en ĉi tiu granda simfonia orkestro, kiu nombris 90 muzikistojn. Kiel la unua hobojisto, ĝi estis granda respondeco sed ankaŭ fascina aventuro. Post jaro kaj multaj koncertoj, mi akiris bonan reputacion en la regiono.

Unu el miaj revoj tiutempe estis viziti Istanbulon. Sed kiel? Mi ne volis viziti ĉi legendan urbon per buso kun miloj da turistoj ĉirkaŭ mi. Unun tagon, mi ricevis telefonvokon de la Istanbula Operejo. Muzikisto vundis sian manon, kaj li rekomendis min anstataŭigi lin por kelkaj spektakloj de „Nozze de Figaro“ de Mozart. Akcepti estis malfacila decido, ĉar mi neniam antaŭe ludis operojn kaj ĝi tre diferencas de ludado en simfonia orkestro. Sed temis pri Istanbulo kaj Mozart... Do mia respondo estis nature pozitiva!

Nezih, la muzikisto, kiu rekomendis min, atendis min ĉe la istambula stacio kaj veturigis min al mia hotelo, ne sen antaŭe igi min gustumi mian unuan "Kaymakli künefe" kun teo.

En Francio, oni ofte spertas konkurencon ene de orkestroj kaj tio malfaciligas la laboron por komencanto. En Turkujo ĝi estis tute alia. De la unua kontakto, mi sentis la bonkorecon kaj solidarecon de la istanbulaj muzikistoj. Do ĉisemajne ĉe la Istanbula Operejo perfekte funkciis kaj estis por mi granda ĝojo kaj granda honoro povi partopreni.

Mi eĉ ne parolas pri la senfinaj ĉiunoktaj festoj, post la spektakloj, kun multaj lokaj muzikistoj. Mi neniam forgesos la ekstreman bonkorecon de ĉiuj ĉi tiuj muzikistoj kaj mi sentis min hejme en Istanbulo.

Mirinda homa sperto!

verkis kaj sendis Axel Vincent el Francio

verkis kaj sendis Axel Vincent el Francio

This article is from: