2 minute read
Nicolò de Malte’
Studante filozofion en Francio (195356), akompanis min en mia ĉambro ne personoj sed pendigitaj portretoj, inter kiuj unu de Nicolò Isouard aŭ Nicolò de Malte kiel li mem skribis sian nomon, kiam li iris al Francio kun la francoj kiuj forlasis Malton, kiam Napoleono adiaŭis la insularon por iri ataki Egiption. La maltanoj diris al la kavaliroj: “Sufiĉe nun. Vi ne estas plu kapablaj regi nin. Foriru. Sed tio ne sufiĉis. La kavaliroj, jes, fakte foriris, sed kun la helpo de la franca kavalirgrupo, kiu volis, ke ilia lando akaparu Malton. Mi memorigu al vi, ke samtempe Nelson, la angla unuokula generalo, transiris la mediteraneon, atendante la finon de la franca kelkmonata supremacio en Malto, kio finiĝis ĝuste kiam la maltanoj petis lian helpon por forĉasi la malbonkondutan francan soldataron, kvankam ĉifoje sen Napoleono. Mi kredas ke, se la francaj soldatoj pli bone kondutis post kiam Napoleono liberigis Malton el la kavalira regado, mi kredas, ke Malto estus esinta en pli bonaj manoj ol sub la angloj. En tiaj specialaj cirkonstancoj, oni ĉiam uzas la vorton “Se... ” . Alie, iru peti la ĝustan respondon al Ŝia Historia Moŝto. Nicolò naskiĝis en la ĉefurbo La Valeto la 30an de majo 1775 kaj mortis en Parizo la 23an de marto 1818. Li estis entombigita en la 12an parton de la tombejo Père Lachaise en Parizo, vasta tombejo kie eterne dormas famaj nomoj kaj de la beletro kaj de la muziko, ktp.
Mi vizitis la lokon dufoje. Oni devas rondiri dum horoj kaj horoj por pli bone ĝui la lokon, kie regas ŝia Morta Moŝto. Kelkaj horoj ne sufiĉus.
Advertisement
Nicolò studis la muzikon en Parizo kaj ĝin li forlasis dum la franca revolucio. La francoj konsideras lin franco; ili pravas kvankam ne tute. Krom esti unu el la fondintoj de l’Opéra de Paris, li estis fama muzikisto komponante diversajn operojn kaj aliajn mizukaĵojn. Lia Ĉefverko estas “Cendrillon” (Cendrulino), sed konata ankaŭ pro du aliaj operoj: “Joconde” kaj “Jeannot et Colin” .
En Malto sub la regado de Grand Majstro de Rohan (177597), li estis muzikmajstro de la kavalira arta preĝejo ‘Sankta Johano’ , dum la generalo Vaubois faris lin komisaro de la Teatro Manoel, la malta kavalira teatro.
Lia busto staras ĉe unu el la niĉoj de unu el la fasadoj de la pariza operdomo.
Krom diversaj stratoj portantaj lian nomon en Malto, la muzika asocio en Mosta, Malto urbo, honirigis lin portante lian nomon.
Pri tiu foto pendigita en mia ĉambro en Francio, se vi demandus min pri ĝia ankoraŭa ekzisto, mi bedaŭras diri, ke jam pasis multaj jaroj, kaj mia memoro riskas freneziĝi eĉ pensante pri ĝi.
Post tio, sed jam antaŭ multaj jaroj, estante sanitara inspektoro mi sukcesis akiri de la franca ŝtato sesmonatan stipendion por studi hoteladministradon kaj manĝaĵhigienon. Ĉi tiun kurson mi ĉeestis en Parizo, kien mi ĉiam revis viziti, ŝatata okazo por viziti precipe la operdomon kaj por serĉi la precizan lokon de la busto de nia malta muzikisto. Nu estas klare, ke mi sukcesis ĝin trovi kaj poste ankaŭ viziti lian tombon en la tombejo ‘Père Lachaise’ .
Pardonu min, mi ne nomas lin nur Nicolò aŭ Nicolò Isouard sed, kiel li mem skribis sian nomon, ‘Nicolò de Malte’ , mia samlandano.
tradukis kaj sendis Carmel Mallia el Malto
verkis kaj sendis Carmel Mallia el Malto