Turka Stelo #075 - 2022.03

Page 15

La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj ­­ de Vytautas Petkevičius 11. Ribelo

S

ekvontmatene ambaŭ amikoj vizitis la militkampan malsanulejon, establitan sub grandega folio de Arktio. Ĉi tie kuŝis multego da vunditaj infanterianoj. – Per kio vi kuracas vundojn? – demandis Glano la doktoron. – Per espero, – tiu respondis. – Per kia espero? – Ke baldaŭ finiĝos la centjara milito. – Silentiĝu, sensciulo! Ili estas kuracindaj per vakso, rezino aŭ cementa pulvoro. – Tre korekte, – ne kontraŭis la doktoro. – Hodiaŭ por mi taŭgus eĉ ordinara poleno, sed kie ĝi estas trovebla? Cementa pulvoro taŭgas por konstrui fortikaĵojn, vakso – por purigi kanonojn, rezino – por produkado de pulvo, kaj ĉiujn aliajn postrestaĵojn forglutas la konstruado de tiu sekreta aparato. Mankas stomakŝmiraĵo, ne nur la vundŝmiraĵo. Alivorte, la vunditojn ni kuracos, kiam ni venkos la militon. Unu infanteriano, subtenanta sin per agrostida pafilo, diris: – He, virĉjoj, vana estas via parolado. Mia avo tiun venkon sur militkampo ne ĝisatendis, mia patro estis malliberigita kaj mi, verŝajne , en hospitalo ĝin ne ĝisatendos. Glano ĉirkaŭrigardis kaj ĉio en liaj okuloj mallumiĝis. Ĝis rigardo atingis – ĉie kuŝis vunditoj kaj atendis la finon de la milito, kiam ili estu kuracitaj. Iliaj ĝemoj kaj suferoj tiel dolorigis la koron, ke li tiretis la manon de Pizo kaj diris: – Mi jam ne plu deziras pafadi. – Ĉu mi ne admonis vin? – Certe, – agnoskis Glano, – sed tutegale io estas farenda. La tutan tagon Glano pri io streĉe pensadis, desegnadis la planojn sur sablo, diskutadis kun Pizo kaj si mem, ĝis kiam li decidis: – Vi, Rapiduleto, devos nokte eniĝi en la kavaleriistan tendaron, ŝteli la vestojn de la estro kun ĉiuj meritsignoj, kaj mi provos senvestigi la reganton de la infanterio. – Mi nenion komprenas, – ŝultrotiris Pizo. – Nenio estas kompreninda. Ambaŭ Sabalbonoj similas unu al alia kvazaŭ du ĝemeloj. Ni interŝanĝos iliajn vestojn, kaj la soldatoj memstare konos, kio estas farenda kun la estro de la malamika armeo. – Kaj se ili ne estos sufiĉe saĝaj?– ankoraŭ dubis Pizo.

Turka Stelo ● marto 2022

tradukis kaj sendis Antanas Vaitkevičius el Litovio

– Ni konsilos. – Kaj se ili ne kredos? – Ne estu timema, – ekkoleris Glano. – Kaj urĝu, la someraj noktoj ne estas tro longaj. Pizeto elkuris. Silente ruliĝis li tra la tranĉeoj, tragrimpis la baraĵojn, kaj trovinte sin en la malamika ariergardo, li falis surventre kaj ekrampis. Sed nenio efikis. Li estis tiel ronda, ke estante aŭ surdorse aŭ surventre, li ruliĝis tra la herbaro, kvazaŭ li estu puŝita for de ia monto. Tiam Pizo metis la manojn malantaŭ la dorso kaj iom post iom, kvazaŭ promenante iris al la tendo de Sabalbono. La gardistoj, vidante lin tiel digne marŝantan, ne ĝenis lin kaj el malmproksime honoris perarmile, kvazaŭ li estu plej grava gasto de la estro. La kavaleriestro dormis, kvazaŭ mortinta. Rapiduleto sternis surplanke lian araneaĵan mantelon, staplis sur ĝi lian kaskon, vestojn, medalojn kaj krucojn, kunligis kaj surŝultriĝinte ĉion, revenis per la sama vojo. Glano ankoraŭ forestis en la tendo. Li ankoraŭ kuŝis surventre ĉe la tendo de la infanteriestro kaj atendis ĝis kiam estingiĝos la lumo aŭ ekdormos la gardisto. Dezirante certiĝi, ĉu la soldato dormas, li ĵetadis ŝtonetojn al li. La soldato tuj ekrigardadis ĉirkaŭe. Glano havis nenian alian solvon de la problemo krom forte frapi lian okcipiton. Eniĝinte interen, li senpene kolektis ĉiujn brilaĵetojn kaj vestojn de Sabalbono, surdorsigis ilin kaj jam deziris kaŝiri reen, kiam li hazarde ekvidis starantan grandegan spegulon kiu allogis admiri sin. Unue Glano ĉirkaŭrigardis sin de kapo ĝis piedoj, streĉiĝis, kliniĝis, elŝovis sian langon, ŝrumpigis la nazon, palpebrumis per unu okulo. La spegulo imitis ĉiun lian movon. Glano ege ŝatis la ludon. Iel tute senintence li surmetis sur la kapon la bluan kaskon de Sabalbono, surtiris la pantalonon, surpiedigis la spronitajn ŝuojn, surmetis la ruĝmakulan militjakon kaj ekpendigis sur ĝi diversajn ordenojn kaj krucojn. Fininte la vestiĝadon, li ĵetrigardis al la spegulo kaj ne rekonis sin: antaŭ li staris brava soldato kun levita mano por milithonoro. Glano kelkfoje militmaniere turnis sin kaj tintis kiel sako de mono. Tio tre plaĉis al li kaj li ekmarŝadis antaŭ la spegulo kel dum militparado. Kaj Sabalbono dume havis teruran sonĝon, kaj neniel povis vekiĝi. Al li aperis, ke kavaleriistoj dispecigis lian tutan armeon kaj nun kuras post li. Vekiĝinte li longe timis malfermi la okulojn. Tamen

15


Turn static files into dynamic content formats.

Create a flipbook
Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.