DIOMEDO (ΔΙΟΜΗΔΗΣ)
M
i legis, ke la homoj de la nuntempaj niaj socioj, agas kaj kondutas plejparte laŭ la normoj metitaj, ofte altruditaj, de aliuloj, de la plejmulto, sed kelkfoje ankaŭ de nur malmultaj ĉiaspecaj fortuloj. Estas tre malmultaj tiuj, kiuj dekliniĝas de tiuj normoj kaj ankoraŭ pli malmultaj tiuj, kiuj, rigardante nur rekten, antaŭen, fidele sekvas, dum sia tuta vivo, la principojn trudatajn de ilia instinkto, de la propra moralo kaj sento pri la honoro kaj memrespekto.
Kaj estas iu malnova mia instruisto, kiu diris, ke por havi trankvilan dormon, ĉiu homo devas antaŭ la kusiĝo scii, ke dum la tago li faris ĝuste tion, kion postulas lia konscienco. Kiam mi pensas pri tiaj aferoj, mia menso iras rekte al Diomedo, la heroo pri kies nobleco kaj honorindeco mi havas nenian dubon. Mi, do, rakontos ĉitie la historion de tiu mia amata Diomedo, tamen mi devas komenci de iom pli antaŭaj personoj kaj okazintaĵoj. Kiam reĝo de la potenca Argo (Άργος) estis Adrasto (Άδραστος), viro tre riĉa, saĝa kaj bonkora, tute koincide, preskaŭ samtempe, rifuzis al lia palaco du fremdaj princoj. La unua estis Poliniko (Πολυνείκης), unu el la du filoj de la ekzilita reĝo de Tebo (Θήβα), Edipo (Οιδίπους), kaj la dua estis Tideo (Τυδεύς), filo de la reĝo de Kalidono (Καλυδών), Ojneo (Οινεύς). La unua, Poliniko, estis perforte forpelita de sia frato Eteoklo (Ετεοκλής), kiu, post la detronigo de sia patro, uzurpis la reĝan kronon kaj potencon kaj forpelis sian fraton. La dua, Tideo, en ekzerca skermo, senintence mortigis iun sian kuzon, do, laŭ la kutimoj de la epoko, li devis foriri de sia patrujo kaj serĉi pri satisfakcio kaj pekliberigo ĉe fremda suvereno. Nu, Adrasto, homo gastama, bonakceptis la du junulojn kaj volonte lokigis ilin ĉe si. La reĝo havis du belajn, junajn filinojn, kaj ĉar la amikeca etoso en la palaco post nelonge iĝis pli kaj pli
6
verkis Spiros Sarafian, el Grekio varma por la gejunuloj, kaj ĉar la reĝo, konatiĝinte pli bone kun la du junaj viroj, simpatiis kai estimis ilin multe, tute diskrete favoris la alproksimiĝon kaj tiele, post kelka tempo, la du junuloj edziĝis kun la reĝidinoj, Poliniko kun Argia (Αργεία) kaj Tideo kun Diepila (Διηπύλη). La du paroj, sub la protektado kaj zorgo de la bonkora, potenca reĝo, vivis feliĉe, tamen ili ne povis esti trankvilaj kaj kontentaj, ĉar la ŝulditaj al ili kontoj ne estis elpagitaj! Poliniko devis reakiri la reĝan tronon de Tebo kaj Tideo, por reveni al sia patrujo, unue devis elliberigi sian patron, la reĝon de Kalidono, Ojneon, kiu, dum lia foresto, estis detronigita kaj enkarcerigita de parencaj malamikoj. Adrasto, kiu amis siajn bofilojn, bone komprenis, ke viroj noblaj kaj fieraj, portante tiajn pezojn, ne povas esti trankvilaj. Do, li decidis helpi, kaj tute subteni ilin. Kaj ĉar Argo estis tre potenca, riĉa kaj granda ŝtato, dividita en multaj fortaj civitoj, estis preparita, unue granda ekspedicio kontraŭ Tebo, la patrujo de Poliniko. La grandan ekspedicion partoprenis sep armepartoj, komandataj de sep potencaj suverenoj el la vasta teritorio de Argo. Estas pro tio, ke tiu granda ekspedicio ricevis la nomon "Sep kontraŭ Tebo". Inter tiuj sep armeestroj estis, kompreneble, Adrasto, Poliniko kaj Tideo. Mi ne priskribos tiun tre krizan kaj interesan militon, mi diros nur, ke la grandioza ekspedicio de Argo tute fiaskis. Tebo ne estis konkerita kaj el la sep militestroj ses perdis sian vivon. Nur Adrasto saviĝis kaj revenis venkita hejmen. Inter, do, la malbonsortuloj de tiu fatala ekspedicio estis ankaŭ niaj du herooj, Poliniko kaj Tideo. Kio, do, restis el ili en Argo? Restis Diomedo, kaj tiu Diomedo estis la filo de Tideo, junulo kun karaktero perfekta, je ĉio nobla, forta, kapabla, precipe prudenta kaj saĝa. Tiu lasta lia eco estis precipa en Diomedo, ĉar forto sen juĝkapablo egalas al malforto. Estas eble pro tio, ke Diomedo havis tre potencan protektanton kaj tiu estis la granda diino de la saĝeco, Atena (Αθηνά), kiu, nekonate kial, simpatiis kaj atentis la heroon. Diomedo, krom ĉio alia, ekde sia frua juneco montris, ke li estas tre forta kaj lerta militisto. Kaj li ne sciis la vorton "malvenko", li eĉ ne povis kompreni kion tiu vorto signifas; li ne nur diris, sed sincere kredis, ke tia ideo ne povos lin tuŝi. Jes, estas vere, ke Diomedo kredis nur al la venko!
Turka Stelo ● marto 2022